Ekzotismo

Ekzotiko, ankaŭ Ekzoto, (greka ina adjektivo εξωτική, ekzotikí, "eksterlandaĵo", "fremdaĵo", "ekzotaĵo", trans latina exoticus, "eksterlandano") estas mekanismo de estetika valora atribuo[1]. En ĉiutaga lingvo 'ekzotika' priskribas ion, kio apartenas al fremda kaj fora lando kaj estas interesa aŭ bela pro sia fremdeco, sed origine la koncepto ekzotismo temis pri filozofia, historia kaj reprezenta afero. Ekzotismo traktas la percepton kaj priskribon de la "alia"[2].

Objekto konsiderata rutina en sia origina kulturo sed fariĝas ekzotika kiam ĝi devias de sia kultura kadro kaj transsituiĝas al alia kultura spaco. Por esti konsiderata ekzota, la devio de la originala kultura kunteksto devas esti perceptata kiel ne minaca. La objekto estas movita de sia fremda loko al konata kaj kontrolita medio, kiu neŭtraligas la timon kaj minacon de fremdiĝo kaj alieco.

Ekzotulo parte estas nomigo por eksterordinaraj aŭ fremdaj homoj. Troan emfazigon de ekzotaj aspektoj de fremdaj homoj oni nomas ekzotismo.

Ekzotuloj krome estas maloftaj, importitaj dombestojkulturplantoj, kiuj origine devenas el aliaj mondopartoj.

Ekzotaĵoj estas fruktoj, kiuj devenas el aliaj mondopartoj.

En la geologio korpojn oni nomas ekzotaj, kiuj fremdas en sia ĉirkaŭaĵo. Ekzemploj estas ŝtonoj, kiujn transportis glaciaroj el norda Eŭropo en mezan Eŭropon dum la glaciepoko.

  1. vortara difino
  2. Exoticism in 19th-century literature Arkivigite je 2021-10-28 per la retarkivo Wayback Machine, British Library

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search